Je la kruciĝo de arto kaj lingvoj
Saluton! Mi nomiĝas Tobiasz Kubisiowski(?) kaj mi provas fari diversajn mojosajn aferojn en la vivo.
Mi estas studento en magistraj studoj pri aplikata lingvistiko ĉe Universitato de Varsovio (Pollando), kie mi ankaŭ bakalaŭriĝis en la sama fako. Krome, mi abiturientis ĉe bakalaŭraj studoj pri teorio de muziko ĉe Muzika Universitato Fryderyk Chopin en Varsovio kaj finis mezgradan profesian muzikan lernejon kun specialiĝo pri piano.
Mi okupiĝas pri tradukado en la jenaj lingvoparoj: pola↔angla, pola↔franca, pola↔Esperanto, angla↔Esperanto. En la tradukado mi specialiĝas pri muziko, lingvistiko kaj aliaj homaj sciencoj.
La scienca revuo de la Muzika Akademio en Lodzo (PL), Notes Muzyczny (ISSN 2353-9593, 2021, tom 2, nr 16), publikigis mian artikolon Emika-etika analizo kiel metodo por muzikteoriaj esploroj en Esperanto kun pola traduko.
legi pliLa Kolegio pri Homaj Sciencoj de la Universitato de Rzeszów publikigis artikolon de Veronika Koller pri la analizo de kolektivaj identecoj en diskurso, tradukitan de mi kaj Gabriela Karpowicz.
legi pliMia prozaĵo Strato Memoro ricevis honoran mencion en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj estis publikigita en Belarta Rikolto 2022.
legi pli