Lasu Katojn katumi!

Antaŭ monatoj, antaŭ ol eŭropanoj komencis timi pri la kronvirusa pandemio, mi havis okazon iri al kinejo kaj spekti la novan filmon Katoj (angle Cats), bazitan sur la samnoma muzikalo el la jaro 1998. La filmon reĝisoris Tom Hooper kaj pri la muziko zorgis la komponinto de la originala muzikalo, Andrew Lloyd Webber.

Mi devas konfesi unu aferon – mi ne vere ŝatas filmojn. Malfacilas al mi sekvi la tuton dum kelkaj horoj, mi rapide tediĝas, kaj mi tute ne scias kiel juĝi ilin – krom esceptaj kazoj mi malofte sentas iun konkretan opinion pri ĵus spektita filmo. Tamen estas kelkaj filmoj kiujn mi tre ŝatas, kiujn mi spektis multfoje kaj kiujn mi volas daŭre re-spekti; kaj inter tiuj filmoj troviĝas pluraj muzikal-filmoj. Eble pro tio en la priparolata filmo mi atentis pli pri la nova surekranigo de la muzikalo ol pri la kvalitoj de la filmo mem. Eble pro mia muzika eduko mi rigardis ĝin kiel modernan enkorpigon de la opero. Eble pro tio mia opinio estas iom fora de la ĝenerala sento.

Kaj jen, ĝuste. La opinioj pri la filmo estis… ni diru: malpozitivaj. Mi aŭdis ilin ĉie: en la reto, en la radio, eĉ en universitataj lekcioj. Kaj la ĉefa plendo estis ke la filmo estas stranga – ke la aktoroj ludas katojn, ke la dekoraĵoj estas aparte neallogaj, ke la specialaj efektoj ruinigas ĉion alian. Tiam mi pensis: sed ĉu la muzikalo Katoj ne estas ĝuste tia? Ĉu ĝi ne estas ĉarme stranga? Amuze ridinda? Senzorge sensenca? Tial mi pensis: mi devas spekti tion. Do, mi aĉetis biletojn kaj iris al kinejo spekti la novan filmon.

Ĝuste, la novan filmon. La novan, ĉar la muzikalo jam aperis en la formo de filmo en 1998. Mi devas esti sincera, ĉar mi ne spektis ĝin tutan, nur fragmentojn, kiuj estas libere (kaj verŝajne iom kontraŭleĝe) disponeblaj kaj facile troveblaj en la reto. La plej grava diferenco inter tiu filmo kaj ĝia kolego malpli aĝa je 21 jaroj estas ke la malnova estis nura registraĵo de la sursceneja muzikalo – Vikipedio nomas ĝin videoversio de la muzikalo. Sen publiko, sed la (muzik)teatraj konvencioj validas.

La filmo el decembro 2019 estas en tiu flanko tute alia: ĝi apartenas al tiu tendenco krei el ĉio ludatan filmon (live action, kiel la lastatempaj Disney-aj rekreaĵoj de The Lion KingAladdin). Tia ŝanĝo donas novajn eblojn, sed samtempe limigas aliajn – kion la reĝisoro foje uzis ruze, sed foje tute ne priatentis.

Unue: kiaj rolantoj! Judi Dench, Ian McKellen, Taylor Swift, Jennifer Hudson, James Corden… Eble eĉ tro da tiuj famuloj? Pro tio la fakto ke iliaj movoj kaj voĉoj estis iom “korektitaj” estas tiom evidenta… Tamen: bona ŝanco por provi allogi spektantojn, sed eĉ pli bona maniero por malekvilibrigi la buĝeton, ĉu ne?

Due: la muziko. Viva muzikalo kutime necesigas ĉeeston de orkestro (aŭ alia instrumentaro), krom se iu vere opinias ke en muzikalo la muziko estas neglektebla afero. En la filmo estas pli da libereco kaj la muzika direktoro uzis tiun eblon por diversigi la stilojn de la muzikalo. Ni povas do sperti elektrikajn sonojn, fortan baslinion kaj diversajn detalojn kiuj ne aŭdeblus en viva orkestro. La problemo pri tiu diverseco estas ke oni bezonas iujn ligilojn – ĉi tie ili mankis. Estis simpla silento inter du tute malsamaj muzikstiloj. Por mi tio estis stranga, por kelkaj personoj, nemuzikistoj, kun kiuj mi parolis – eĉ ĝena.

Tamen krom bone uzitaj ŝancoj estas ankaŭ kelkaj aferoj kiuj povas funkcii en muzikalo, sed simple ne rajtas sukcesi en filmo – kaj la plej videbla el ili estas la tiel nomata forigo de la kvara muro, aŭ la momento kiam la roluloj en la filmo ekkonscias ke ili estas en filmo kaj eble eĉ alparolas la spektanton. Tio okazas en Katoj, en la fino, kaj kaŭzas tutan nuligon de la tuta tensio kiu kulminiĝis ĝis tiu momento. Kial tio funkcius en muzikalo? Ĉar tie ĉiu el la kantoj de katoj estus kantata rekte al la publiko – kompreneble, en la prezentita mondo tio okazus ene de ĝi, sed en la teatrejo la vera alparolato (alkantato?) estus la publiko. Do, neniu ŝanĝo, ankaŭ la lasta kanto estus tia. En la filmo la ŝanĝo ja estas kaj ĝi estas abrupta kaj pro tio malagrabla.

Resume, mi komprenas ke muzikal-ŝatantoj povis esti elrevigitaj de la nova filmo. Kaj la aliaj spektintoj povis ektimi pro ĝi. Sed tamen la filmo ne estas malbona – ĝi ne estas bona, sed ĝi ne estas ankaŭ malbona. Kaj kiel socia fenomeno ĝi certe estas spektinda. Almenaŭ por vidi, kial ĝi tiom malplaĉis.

Lasu Katojn katumi!

Unu penso pri “Lasu Katojn katumi!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *