Kion legas muzikistoj?

Se temas pri la notacio de la okcidenta muziko, estas ĝenerala konsento pri ĝia aspekto: plenaj aŭ malplenaj makuloj pendantaj aŭ kuŝantaj sur aŭ inter linioj, komence de kiuj videblas iuj signoj… kaj jen kie komenciĝas la problemo. Kvankam ĉiuj muzikistoj scias legi kaj ludi la skribitan muzikon, la nomado de la signoj varias de lingvo al lingvo.

Ni komencu de la nulo – unue ni bezonas liniojn por skribi la notojn. Historie estis nur unu, poste aldoniĝis pliaj, ĝis la hodiaŭa normo de kvin linioj. Tiel ili formas liniaron (en: staff, fr: la portée, pl: pięciolinia). A. Aragón en sia Muzika Terminaro (2013) uzas la vorton pentagramo, verŝajne pro ĝia uzo en la hispana, kataluna, itala kaj greka, tamen en Esperanto pentagramo havas tre specifan geometrian-simbolan signifon kiu rilatas al la liniaro nur per la nombro kvin. En aliaj lingvoj ĝi estas nomata diverse: angle staff, france la portée kaj rumane portativ (do, io por “porti” la notojn), kaj pluraj aliaj lingvoj nomas ĝin laŭ la aspekto (interalie nederlande balk, ĉeĥe notová osnova, ruse нотный стан, pole pięciolinia). En tiu kunteksto la vorto liniaro estas ne nur la plej simpla, sed ankaŭ la plej universala, ĉar ĝi ne diras kiom da linioj devas aperi – kvankam plej ofte oni antaŭsupozas, ke kvin (por plena klareco oni povus distingi ankaŭ kvinlinion). Foje oni bezonas por momento pliajn liniojn supre aŭ malsupre – tiam oni uzas kromliniojn.

Tamen, la linioj mem ne montras specifajn tonaltojn – por povi skribi kaj tiujn tre altajn, kaj tiujn tre malaltajn, ni bezonas… iun ŝlosilon. Temas pri tiuj signoj:

G-klefo F-klefo C-klefo

Kaj la vorton ŝlosilo mi ne uzis hazarde – efektive, granda plejmulto de la eŭropaj lingvoj nomas ĝin ŝlosilo (interalie la itala, germana, pola, hungara kaj nederlanda). Ankaŭ en la franca ĝi estas ŝlosilo, sed skribata per la malnova ortografio (la clef, sed foje ankaŭ la clé – en ambaŭ kazoj la elparolo samas), kaj la angla prenis la francan clef kun la elparolata f en la fino (des pli konfuze, la angla nomo por ŝlosilo, key, signifas ion tute alian – tonalon). En Esperanto tamen okazis simile kiel en la angla – oni prenis la francan vorton kaj esperantigis ĝin. Tamen, la esperantigo okazis laŭ du manieroj, tiel ke eĉ en PIV aperas samtempe klefo (la sola uzata en la Muzika terminaro de Bulter kaj Merrick, 1944) kaj kleo. La vortoj estas preskaŭ identaj kaj mi persone tute ne havas preferatan inter ili, tamen klefo ŝajnas pli logika laŭ la lingva vidpunkto – la f, venanta de la latina clavis malaperis nur en la franca. Aliflanke, klefon estas pli facile konfuzi kun klavo – sed en kiu kunteksto ĝi devus esti uzita por ke tio okazu?

Se ni jam havas la liniaron kaj la kle(f)on, ni povas komenci skribi notojn – feliĉe, pri tiu vorto ne estas tiom da duboj. Noto metita en ĝustan lokon – sur (krom)linion aŭ en spacon apud (krom)linio – montras specifan tonalton (aŭ, neologisme, piĉon). Tonalto estas nur muzika maniero por nomi specifan frekvencon de iu tono. Do, tiel diri 440 Hz estas fizika maniero por nomi la kutimagordan A. Aŭ la… Ĝuste, ankaŭ tio estas pridiskutinda afero.

https://twitter.com/tobiaszeto/status/503466856884490240

Ĝenerale en la mondo ekzistas du ĉefaj sistemoj por nomi tonaltojn: la latinida, parenca al la solfeĝa: ut/do, re, mi, fa, sol, la, si/ti; kaj la litera, uzata interalie en la angla kaj germana: A, B/H, C, D, E, F, G. Butler kaj Merrick (1944) uzas nur la duan, skribante klare: La tonoj faritaj per la blankaj pianoklavoj nomiĝas Esperante kiel Angle. Tamen, ekzemple Aragón (2013) sendube preferas la unuan sistemon, konsiderante ĝin pli internacia. Pri tio mi tute ne konsentas kaj mi estas forte konvinkita, ke Esperanto uzu kiel eble plej neŭtralajn kaj logikajn solvojn – kaj sendube la ok unuaj literoj de la latina alfabeto estas ĝuste tiaj.

Plue, la oktavo (la vorton oktavo mi klarigos poste) enhavas 12 tonaltojn, do por nomi la kvin mankantajn ni plialtigas aŭ malplialtigas la naturajn (A, B, C, D, E, F, G) per respektive dieso (♯) aŭ bemolo (♭). Bertilo Wennergren en sia Roko kaj popo. Popularmuzika Terminaro en Esperanto (1999) uzas por la tonaltoj D♯ kaj D♭ la nomojn D diesa (mallonge: D di) kaj D bemola (D be) – simile kiel faras tion la angla (D sharp, D flat) kaj franca (ré dièse, ré bémol). Butler kaj Merrick proponas anstataŭe D is kaj D be (elparolataj: do is, do be), sed mi kredas, ke la solvo de Bertilo estas tute taŭga kaj preferinda.

Eble ĉi tie mi ankoraŭ krommenciu, ke kromata signo (nomata ankaŭ kromsigno aŭ, ne tro precize, alteraciilo; t.e. dieso aŭ bemolo, sed ankaŭ dudieso aŭ dubemolo) povas aperi ĉe unu specifa noto – tiam ĝi nomiĝas okaza kaj validas ĝis la plej proksima taktostreko. Se ĝi tamen aperas en ĉe la klefo, ĝi estas ĉeklefa kaj validas ĝis la fino de la linio. Por reveni al la natura tonalto oni uzas naturigilon (♮), foje nomatan bekvadrato.

Tamen, se oni rigardas eĉ la pianan klavaron, oni vidas tie ne unu, sed sep (kaj foje eĉ ok!) tonojn C. Por distingi inter ili oni uzas oktavojn. Unu oktavo estas la 12 tonoj de C ĝis B. Sed en diversaj medioj oni diversmaniere markas la oktavojn. En la suba tabelo mi komparis la nomojn de oktavoj en la angla, germana, nederlanda kaj pola (bedaŭrinde, mi trovis neniun informon pri tiuj nomoj en la latinidaj lingvoj) kun kelkaj sistemoj por indiki ilin.

angla germana, nederlanda, pola scienca sistemo indeksa sistemo sistemo de Helmholtz
sub-contra Subkontra-, subcontra, subkontra C0 – B0 C2 – B2 C͵͵ – B͵͵
contra Kontra-, contra, kontra C1 – B1 C1 – B1 C͵ – B͵
great großes, groot, wielka C2 – B2 C – B C – B
small kleines-, klein, mała C3 – B3 c – b c – b
one-lined eingestrichenes, eengestreept, razkreślna C4 – B4 c1 – b1 c′ – b′
two-lined zweigestrichenes, tweegestreept, dwukreślna C5 – B5 c2 – b2 c′′ – b′′
three-lined dreigestrichenes, driegestreept, trzykreślna C6 – B6 c3 – b3 c′′′ – b′′′
four-lined viergestrichenes, viergestreept, czterokreślna C7 – B7 c4 – b4 c′′′′ – b′′′′
five-lined fünfgestrichenes, vijfgestreept, pięciokreślna C8– B8 c5 – b5 c′′′′′ – b′′′′′
six-lined sechsgestrichenes, zesgestreept, sześciokreślna C9 – B9 c6 – b6 c′′′′′′ – b′′′′′′

Post la komparo oni povas tuj proponi Esperantajn nomojn: subkontra, kontra, granda, malgranda, unustreka, dustreka ktp oktavoj. Tia neregula nombrado okazas pro tio, ke la t.n. meza C (angle middle C, pole c środkowe) troviĝas proksimume meze de la piana klavaro, tial la supraj oktavoj estu nomataj alie ol la malsupraj. Se ni tamen decidus uzi la sciencan sistemon (angle scientific pitch notation aŭ American Standard Pitch Notation), kion verdire mi preferus, estus ankaŭ logike alpreni jenajn nomojn por la oktavoj: nula por C0–B0, unua por C1–B1, dua por C2–B2 kaj tiel plu. Tiam la meza C estus C4, t.e. kvaraoktava C aŭ tutsimple: kvara C (aŭ C kvar).

Do, ni jam scias kiel precizigi la alton de iu tono, nun ni bezonas distingi ĝian longon. Alivorte – ni bezonas nomi la ritmon. Mi ne volas tro detale diskuti pri la historiaj kialoj, sed ni konsentu ke kiel unuon oni konsideras la plenan noton. Ĝi estas la plej longa, la reston oni ekhavas post onigo de la unuo. Do, estas duona noto (duono), kvarona noto (kvarono), okona noto (okono) ktp. Se la noto estas punktita (ĝi havas punkton post si), ĝi estas pli longa je duono de sia normala daŭro.

320px-notes-svg
La notoj de maldekstre: plena, duona, kvarona, okona, deksesona, tridekduona, sesdekkvarona.
Fonto: Wikimedia Commons.

En la neavangarda muziko la muzikaj frazoj kaj motivoj estas ordigitaj laŭ mezuroj. Kutime komence de la verko (aŭ de ĝia parto) troviĝas indiko pri takto – taktosigno. Se ekzemple la takto estas 4/4, tiam unu mezuro enhavas kvar kvaronojn kaj kvarono estas la pulso. Plue, la takto 3/4 enhavas tri kvaronojn (kvarono daŭre estas la pulso de la mezuro). Alia populara takto estas 2/2, t.n. alla breve, ĝi estas tre simila al 4/4, sed pro la duoble pli longdaŭra pulso (t.e. duono), la mezuro daŭras duoble malpli longe. Tamen atentu unu neregularaĵon: en la taktoj 3/8, 6/8, 9/8 ktp la pulso ne estas okono mem, sed punktita kvarono, kiu enhavas tri okonojn.

Kompreneble, la saman muzikpecon – do, la samajn notojn, en la samaj mezuroj ktp – oni povas ludi pli rapide aŭ pli… lante. Tial ni distingas diversajn tempojn, indikatajn per kutime italaj vortoj: malrapidajn (ekzemple Grave, Largo kaj Lento – ĝis ĉirkaŭ 70 pulsoj en minuto), mezrapidajn (ekzemple Andante kaj Moderato – 70–120 pulsoj en minuto) kaj rapidajn (ekzemple Allegro kaj Presto – pli ol 120 pulsoj en minuto). Foje la komponisto indikas precizan nombron de pulsoj en minuto, foje nur vortan tempoindikon. En pli frua muziko (ekzemple en baroko) oni eĉ tion kutime ne faris kaj la muzikistoj, kiuj ludis la pecon, devis laŭ aliaj indikoj diveni la tempon.

Do, entute la muzika notacio ne estas tre simpla afero. Tamen, por ĉiuj reformemuloj mi ŝatus aldoni: sed ĝi funkcias – kaj jam ekde baroko principe same. Lernado de la muzika notacio ne estas facilega, sed ĝi similas al lernado de alfabeto (aŭ alia lingva skribsistemo) – muzikistoj ja uzas ĝin tute nature kaj senhezite. Kaj ni estas tre sentemaj se iu volas ŝanĝi ĝin.

Kion legas muzikistoj?