Bezono de la ĝusta agordo. Boismortier – Six suites de pièces (1731)

Inter la plej grandaj problemoj de la Esperanta kulturo estas la fakto, ke ĝin kunkreas plejparte neprofesiuloj. Zamenhof ne estis lingvisto, niaj verkistoj ofte okupiĝas en sia vivo plentempe pri tute aliaj aferoj, kaj ankaŭ libro-eldonejoj estas kutime amatoraj (kio, bedaŭrinde, ofte frapas la okulojn). Kompreneble, amatoreco ne nepre signifas malaltan kvaliton, tamen ni ĉiam ĝojas kiam en Esperanto prezentiĝas io profesia. Ĝuste tiel okazis komence de ĉi tiu jaro, kiam eldoniĝis la muzikdisko de Marek Nahajowski, muzikteoriisto kaj bekflutisto el Lodzo, Pollando, kun la nomo Boismortier – Six suites de pièces.

Kovrilo de la muzikdisko “Boismortier – Six suites de pièces”.
Kovrilo de la disko “Boismortier – Six suites de pièces”.

La diskon eldonis la muzikeldonejo RecArt kadre de la esplora projekto Muzikaj agordoj kaj temperadoj – aŭda percepto, direktita de la muzikteoria fakultato de Muzika Akademio en Lodzo, kaj parte financis ĝin la pollanda Ministerio pri Scienco kaj Altlernejoj. La diskon akompanas libreto kun klarigo pri la celoj de la projekto kaj pri la prezentata muziko mem. La teksto aperas en tri lingvoj: la pola, Esperanto kaj la angla (en tiu ĉi ordo!), kaj ambaŭ la polan kaj Esperantan versiojn verkis la bekflutisto.

La finkovrilo de la disko “Boismortier – Six suites de pièces”. Videblas listo de la muzikpecoj kaj indiko pri la lingvoj: la pola, Esperanto kaj la angla.
Sur la dorskovrilo de la disko videblas indiko pri la lingvoj: la pola, Esperanto kaj la angla.

La disko enhavas registraĵojn de ses suitoj por unu bekfluto op. 35 de Joseph Bodin de Boismortier (1689–1755), franca malfrubaroka komponisto, kiu komponis plejparte dum la regado de Ludoviko la 15-a. La suitoj kiuj troviĝas sur la disko estis komponitaj por tiu instrumento kun aŭ sen ciferita baso, kaj eldonitaj unuafoje en 1731 en Parizo. Ilia stilo estas miksita – foje pli franca, foje pli itala – konforme al la ĝenerala universalisma tendenco de la muzika medio de Boismortier. Laŭ formo la ses pecoj estas diversaj: ili havas de kvar ĝis ses movimentojn, plejparte dancojn, sed nek la elekto de dancoj nek la ordo kongruas kun la skemo kiun oni nuntempe ofte asocias kun tiu ĝenro: alemando, korento, sarabando kaj ĝigo. Tamen, ĉiuj komenciĝas per francstila malrapida preludo kaj danke al la rapid-kontrasto inter sinsekvaj movimentoj prezentas malsamajn karakterojn.

Interpretado de baroka muziko ne estas facila, se oni volas resti fidela al la originala ideo de la komponisto, kies konscio pri stilo kaj tekniko estis tute alia ol la hodiaŭa. Jen kial la flutisto devis alpreni kelkajn malfacilajn decidojn. Interalie, li devis elekti la instrumenton mem kaj, konsekvence, la agordon. Fine, la elektita muzikilo estis kopio de dekoka-jarcenta germana bekfluto en la tonalto A4=415 Hz – por atingi pli brilan sonon, precipe en la italstilaj figuraĵoj en kelkaj movimentoj. Tio ne povis sukcesi kun malaltpiĉaj flutoj tipaj por la franca baroko, sed la fina solvo, laŭ la aŭtoro, “bone korespondas kun iom ‘kosmopolita’ karaktero de la muziko de Boismortier”.

Kiel mi jam menciis, la eldono de la disko estas parto de la esplora projekto Muzikaj agordoj kaj temperadoj – aŭda percepto, kies celo estas studi la influon de diversaj agordosistemoj je interpretado kaj percepto de muzikaj verkoj. Kaj efektive, la uzita agordo permesas kapti kelkajn nuancojn, kiuj malaperus se oni uzus ekzemple, en la plej malbona kazo, la egalŝtupan agordon, en kiu vivas la nuntempa mondo. Kompreneble, ne ĉiuj kapablas rimarki la diferencon, kaj ankaŭ mi, nedotita per absoluta tonsento, ne scias percepti ĉiujn detalojn, sed en kelkaj lokoj la eteco aŭ la egeco de unu intervalo klare tute konformas al la karaktero de la komponaĵo.

Mi tre rekomendas al ĉiu mem aŭskulti la suitojn, prefere eĉ plurfoje, por ĝui ilin sur pluraj niveloj – ne nur por aprezi la virtuozajn figuraĵojn, sed ankaŭ por konsciiĝi pri la historia valoro de tiu ĉi interpreto. Fragmento de la disko aŭskulteblas per YouTube (la filmeto troviĝas ĉi-sube) kaj la tuto aĉeteblas elektronike pere de iTunes kontraŭ nuraj 9,99 USD, kaj en Pollando fizike en la vendejoj Empik kontraŭ 37,99 PLN. La disko aŭskulteblas ankaŭ pere de Spotify. Pliajn eblojn por atingi la diskon vi trovos ĉe la paĝo de la eldonejo.

Fine mi ŝatus danki Marek Nahajowski, kiu ne nur donacis al mi ekzempleron de la disko, sed ankaŭ kontrolis enhave la malneton de tiu ĉi afiŝo.

Bezono de la ĝusta agordo. Boismortier – Six suites de pièces (1731)