“Muzilo” – kio, kiel kaj kial ne?

Pri la muzika notacio oni jam multe skribis, kaj eĉ pli multe plendis – kaj plendas ĉefe tiuj, kiuj ĝin ne komprenas aŭ uzas sporade. Same kiel pri Esperanto, plej multe da reformemuloj estas inter la komencantoj. Kaj tute simile, ĉiuj tiaj reformoj estas aŭ neuzeblaj, aŭ neglektataj de la profesia medio, ĉar la etaj plibonigoj – tute ofte nur subjektivaj – ne valoras la penon relerni la tutan sistemon kaj transskribi ĉiujn jam ekzistantajn verkojn.

Kompreneble, en la historio de la muzika notacio estis kelkaj homoj kun granda, eble eĉ revolucia signifo – sufiĉas la ekzemploj de Gvido de Arezzo kaj Filipo de Vitry. Rimarkindas tamen, ke ili ne inventis tute alian novan notacion, nur unuecigis la ĝistiamajn atingaĵojn kaj aldonis ion al ili – same kiel la grandaj stilistoj de Esperanto, ekzemple Kabe aŭ Kalocsay, ne nuligis la fundamentan heredaĵon de Zamenhof, sed disvolvis ĝin por ke la lingvo ekhavu novajn manierojn vortumi ideojn kaj nuancojn.

Tamen kelkaj homoj volas reinventi la radon, fari ĉion denove kaj, laŭ ili, pli bone. La rezulto estas prekaŭ ĉiam sama: nova sistemo, kun siaj propraj malavantaĝoj, kiu forgesiĝas kiam mortas la aŭtoro (aŭ eĉ pli frue). Nur foje, kiam la reklamado estas sufiĉe efika, restas pri ĝi kelkaj memoraĵoj. Ĝuste tiel okazis pri Muzilo. Kaj kvankam ĝi klare estas nur muzika kuriozaĵo – kaj malfacile estus okupiĝi pri ĝi serioze, esperante ĝian revivigon – oni kelkfoje demandis min, kion mi opinias pri ĝuste tiu propono. Do, lasu min rakonti iom pri Muzilo.

En la jaro 1964 en Nederlando eldoniĝis A4-formata broŝuro de Henryk Paruzel (1912–1977) – pola katolika pastro, sin prezentanta kiel profesoron (kvankam mi trovis neniun informon pri tio krom en liaj publikaĵoj). Ĝia nomo estis Lernolibro de Muzilo kaj en la komenco ĝi prezentis kvarlingve (en Esperanto, la itala, germana kaj pola) la bazojn de la sistemo.

20170803_121057.jpg

Jam en tiu ĉi mallonga enkonduko aperas kelkaj aferoj, kiuj bezonas pli detalan trakton. En la unua alineo la aŭtoro diras, ke la vorto muzilo signifas instrumenton de Muzoj (en aliaj lokoj aperas ankaŭ la vortumo: ilo de muzoj). Certe la unua reago de la leganto devus esti: nu, por ordinara uzanto de Esperanto tiu signifo ne estas tute evidenta, sekve oni apenaŭ povas diri, ke tiu vorto havas la signifon en la lingvo. Plue, se eĉ en Esperanto oni bezonas klarigi Esperantan nomon, mi serioze dubas, ĉu oni povas nomi ĝin Esperanta.

Nur du el ili, „Fo” kaj „Ho”; diferencas de la aliaj en ĉiuj siaj valoroj – tiu frazo estas tiom nekomprenebla, ke mi devis legi la polan tradukon (aŭ ĉu tamen la originalon?) por kapti la sencon – temas verŝajne pri la aspekto de tiuj notoj sendepende de la ritmo. La nomoj de la notoj F kaj B estis, same kiel la aspekto de la citiloj, senpripense transprenitaj de la pola, ĉar, kiel vi poste mem povos konstati, la aŭtoro ŝajne ne konsciis, ke ekzistas aliaj sistemoj por nomi tonaltojn (vd. ankaŭ Kion legas muzikistoj?).

Poste Paruzel komparas skribadon kaj legadon de notoj kun tajpado. Mi eĉ ne provos konvinki vin, ke muzikumado ne estas nur sona realigo de la skribitaj notoj, sed ankaŭ iu emociplena kaj konpostula arto, tamen tia konstato malpravas krome pro tre simpla kialo: ne ĉiuj instrumentoj havas klavaron. Tial ĉiu notacio bazita sur klavaro (Muzilo estas unu el ili) utilos por komencantoj, kiuj komencas muzikumi pere de piano (kompatindas do la junuloj, kiuj lernas gitari!), kaj eble por profesiaj pianistoj, orgenistoj kaj klavicenistoj, tamen por la vasta plejmulto tio estas nenecesa komplikaĵo kompare al la jam uzata notacio.

Kelkcent muzikaĵoj el operoj kaj operetoj (…) estos haveblaj en la nova, moderna, scienca notskribo por ĉiuj instrumentoj – feliĉe, ne okazis tiel. Cetere, mi esperas ke ne necesas konstati, ke estas iom memfide (kaj eble eĉ megalomanie) skribi tiel pri sia verko?

Kaj fine aperas iel konata klaŭzo: Muzikverkoj en Muzilo povas esti presataj nur kun la konsento de l’aŭtoro kaj eldonisto. Verŝajne Paruzel, kvankam esperantisto, ne lernis de la majstro Zamenhof, ke revoluciaj ideoj devas esti liberaj kaj transpreneblaj de la socio. Li ripetis la grandan eraron de la alia pastro kun genia projekto, Johann Martin Schleyer, kiu preskaŭ cent jarojn pli frue strebis teni kontrolon super sia Volapuko kaj interalie sekve de tio la projekto malsukcesis. Cetere, ĉu vi imagas tian situacion, ke oni ne povus eldoni prese iun ajn muzikaĵon se ĝi uzus la novan, modernan, sciencan notskribon? Tio ja estus absurda!

Sed eble mi estas tro skeptika? Eble mi estas stulta kaj miaj rimarkoj estas nur senbazaj ĉikanoj? Plej bone estas mem rigardi kaj provi kompreni la sistemon. Mi instigas ĉiujn mem konsulti la maldikan broŝuron Lernolibro de Muzilo. Tamen ne ĉiu havas tian eblon, jen do mallonga resumo pri la bazoj de Muzilo, farita de la aŭtoro mem. La bildon mi trovis en… tute alia libro, nome Per kanto al Esperanto – 126-paĝa Esperanta kantaro eldonita de Pola Esperanto-Asocio en 1980 (rimarkindas ĉi tie, ke la kantaro mem uzas la tradician notacion).

MUZILO estas Esperanto en la muziko

Tuj videblas, ke la notacio baziĝas sur la piana (aŭ orgena, aŭ klavicena ktp) klavaro. Tio ne estas en si mem malbona el la vidpunkto de amatoroj, sed jam iomete spertaj muzikistoj konscias, ke piano funkcias laŭ la egalŝtupa agordo. Pri tiu ĉi agordo necesas nur scii, ke ĝi estas tre populara, precipe nuntempe, sed ne estas la sola nek lá ĝusta. Laŭ ĝi ekzemple la tonaltoj C diesa kaj D bemola estas la samaj – kio ne estas vera laŭ aliaj agordoj. Sekve, tia notacio perdas tiajn nuancojn, pro kio ĝi estas neuzebla en kelkaj situacioj.

Muzilo – nomado de tonaltoj
Laŭ Muzilo la tonaltoj C diesa kaj D bemola ricevas la saman nomon: M. La samo okazas pri ĉiuj aliaj “nigraklavaj” tonaltoj.

Se temas pri la aspekto, oni vidas alian… strangaĵon. Temas pri la kvin linioj, kiuj havas plian spacon inter la dua kaj la tria. Por pli facile distingi inter la paroj E/F kaj H/C [B/C] la notoj F kaj H [B] havas punkton aŭ makulon ene (aŭ, kiel montriĝas en la Lernolibro, ŝanĝiĝas en la formon de ikso). Nu, tamen tio estas nur specifaĵo de tiu ĉi sistemo, neniel aparte bona, sed ankaŭ ne tre problema.

Krome, vi certe rimarkis kiel Paruzel nomas en la “malnova” sistemo la notojn: C, D, E, F, G, A, H; kaj eĉ pli malbone: Cis/Des, Dis/Es, Fis/Ges, Gis/As, Ais/Bo. Kompreneble, tio estas nur fuŝa traduko el la pola (kie cetere estas: c, d, e, f, g, a, h; cis/des, dis/es, fis/ges, gis/as, ais/b).

Kio pri la kromataj signoj? Ĉi tie mi citos la Lernolibron:

Muzilo ne bezonas, sed tamen uzas la kromatajn signojn, kiel geniajn kaj tre valorajn atingaĵojn de la muzikumanta pasinto.

Kiel ĝi uzas ilin? Mi tuj diros al vi: fuŝe. Estas ekzemple bemolo sur la linio de la tonalto Lo, sed tio ŝanĝas nenion, ĉar ja la tonalto Lo estas egala al la egalŝtup-agorda B bemola. Mi eĉ ne imagas (verŝajne nek imagis Paruzel), kiel marki la tonalton A diesa en la tonalo F-maĵora en Muzilo. Jes ja, tio estas malofta, sed kial la notacio (la novamodernascienca, implicite pli bona notacio) limigu nin?

Ankoraŭ alia afero: transponado. Kiel ĝi funkcias en Muzilo? Ĉu oni rezignas pri ĝi kaj notas nur la efektivajn tonaltojn? Tio verŝajne klariĝus nur en la kelkcent muzikaĵoj el operoj kaj operetoj, kiuj – feliĉe! – finfine tamen ne eldoniĝis. Eble tiam solviĝus ankaŭ kelkaj aliaj problemoj, ekzemple la notacio por perkutaj instrumentoj ktp.

Post la Lernolibro de Muzilo aperis ankaŭ tri Muzilo-kajeroj – numeroj 1, 2 kaj 4. La tria numero verŝajne ne nur malhaveblas ĉe la Biblioteko Hector Hodler, sed eĉ tute ne aperis, kiel oni povas vidi sur la malantaŭa kovrilo de la kvara kajero.

Haveblaj estas…

Cetere, la kvara el la kajeroj estas verŝajne la plej interesa, ĉar anstataŭ kvarlingve, la antaŭparolo aperas tie en nur du lingvoj: la latina kaj Esperanto (en tiu ĉi ordo), kaj la broŝuro enhavas nur religiajn kantojn (plejparte la gregorian plejnkanton) – aŭ nur latine, aŭ latine kun Esperanta traduko.

Fine, mi prezentu al vi kelkajn ekzemplojn – el la Lernolibro kaj el la Kajeroj – por ke vi povu mem vidi kiel aspektas Muzilo en reala uzo.

Kompreneble, ĉiu rajtas havi sian opinion pri ĉio ajn, ankaŭ pri Muzilo. Ĝi havas siajn plusojn kaj minusojn, tamen malgraŭ komenca entuziasmo (verŝajne instigata de la aŭtoro mem), ĝi devis malsukcesi, ĉar ĝi havis maltro da avantaĝoj por esti reale uzata kaj tro da malavantaĝoj por ke ankaŭ profesiuloj komencu uzi ĝin. Kaj la pruvon oni ne devas serĉi for – eĉ Per kanto al Esperanto eldonita de PEA, kiu tiutempe simpatiis kun Muzilo, estis skribita per la tradicia okcidentmuzika notacio. Kiel zamenhofas proverbo: la ludo kandelon ne valoras. Estas bonaj ideoj kaj estas malbonaj ideoj. Tiu ĉi estis tre malbona.

Mi dankas al Ionel Oneț kaj Biblioteko Hector Hodler, sen kiuj mi ne povus aliri la prezentitajn materialojn kaj verki la tekston.

“Muzilo” – kio, kiel kaj kial ne?