As It Was – Harry Styles (#furorkanto 7 apr 2022)

#furorkanto estas serio en kiu mi priskribas kaj recenzas la plej altajn kantojn de la ĉiusemajna tutmonda Spotify-furorlisto – el la vidpunkto de muzikteoriisto.
Jen, mi provas komenci ion novan. La ideon por tiu ĉi serio mi havis ekde sufiĉe longa tempo, sed nur laste ĝi sukcesis konkretiĝi kaj jen ĝia unua eldono. En la serio #furorkanto mi recenzos kantojn kiuj okupas la unuan lokon (aŭ unu el la unuaj lokoj) de la ĉiusemajna furorlisto Top Songs – Global de Spotify. Kial tiu elekto? Spotify, ĉar kvankam ĝi ne estas la sola, tamen restas unu el la ĉefaj servoj por aŭskulti muzikon, tial ĝi povas reprezenti la guston de sufiĉe larĝa publiko. Top Songs – Global, ĉar ĝia konsisto plej ofte ne reflektas mian personan muzikan guston. Tial mi pensas ke povas esti interese se mi, bakalaŭro pri teorio de muziko, provos aliri la temon de populara muziko. Tio ne estos scienca aliro, nek mi sekvos iun specifan metodon – kaj la rezulton juĝos vi, la legantoj.

Mi komencu per la plej furora kanto de la lasta semajno (1–7 apr 2022) – As It Was de Harry Styles. Kaj ĝi estas vere furora, ĝi publikiĝis nur la 1-an de aprilo, kaj ĝis la 7-a de aprilo ĝi sukcesis esti aŭskultita nur en Spotify pli ol 78 milionojn da fojoj. Tial ĝi tuj ekokupiĝis la unuan lokon kaj kiam mi rigardas la ĉiutagajn furorlistojn, ĝi povas resti tie ankaŭ por la sekva semajno.

As It Was estas kanto leĝera, sufiĉe mallonga (2’47”) por sia speco. La teksto, kiel ofte en tiutipaj kantoj, estas tre ambigua, kaj laŭ kunteksto povas havi tre diversajn signifojn. Tamen klare percepteblas iusenca nostalgio de la tuta peco, ekde la infana voĉo komence kaj tra la ripetiĝanta refreno: “In this world, it’s just us / You know it’s not the same as it was” [En tiu ĉi mondo estas nur ni / Vi scias, ne estas same kiel antaŭe]. Tiun karakteron substrekas la muzika flanko, precipe la harmonio.

La muzika strukturo de la kanto ne estas tre komplika, tamen aperas kelkaj interesaj trajtoj kiujn mi ŝatus mencii ĉi tie. La formo sekvas la konvencion de la moderna kanto, kun du strofoj kaj ripetiĝanta refreno, aldone kun flankstrofo (bridge). Dum la tuta daŭro (krom unu mezuro, vidu poste) de la kanto ripetiĝas la sama kvarmezura harmonia skemo, tial la strofoj estas okmezuraj, kaj la refreno havas la strukturon de ok plus kvar mezuroj. Pro tiu skemo oni povas meti la kanton en la klason de la tiel nomataj kvarakordaj kantoj. La kvar akordoj ne estas tute tipaj, kies uzo fariĝis kelkaokaze simbolo de banaleco, tamen la struktura principo estas la sama.

Por vidi ion interesan, laŭ mi, necesas rigardi la kontrapunkton de la kanto. Kompreneble, la vorto kontrapunkto tuj emas referenci al la arta muziko, kompare al kiu la teknikoj uzitaj en As It Was ŝajnas simplegaj, eĉ banalaj. Ni notu tamen ke la kanto konsistas el kelkaj muzikaj frazoj, kiuj kombineblas (pro la fakto ke ili ĉiuj baziĝas sur la sama, kvarmezura harmonia skemo). La unua estas la komenca instrumenta frazo, aŭdebla tuj post la registrita infana voĉo. Ni nomu ĝin IF1. Aldone ekzistas kompreneble la voĉaj frazoj de la strofoj (VF1) kaj tiuj de la refreno (dufoje VF2 kaj unufoje VF3, ambaŭ kvarmezuraj); krome, en la refreno aldoniĝas dua instrumenta frazo, sufiĉe stabila, kiu donas iom da ampleco al la refreno (IF2), kaj la duan strofon ornamentas malforta kaj same stabila gitara IF3. La flankstrofo aldonas plian voĉan frazon (VF4), kvankam ne tre varian. Fine, en la refreno post la flankstrofo aŭdeblas IF4 ludata per tubaj sonoriloj. Ĉio ĉi aperas super la tavolo de perkuto kaj baso, kiujn mi markos per B.

Sekve, ni povas skeme marki la kontrapunktan variecon de la kanto per jenaj simboloj, kie la unuo estas la kvarmezura harmonia skemo.

IF1 (unu mezuro sen B) | VF1 | VF1 | VF2+IF2 | VF2+IF2 | VF3+IF1 | VF1+IF3 | VF1+IF3 | VF2+IF2 | VF2+IF2 | VF3+IF1 | VF4 | unu mezuro de IF1 sen B | IF1+IF4+en du lastaj mezuroj VF3 | tri mezuroj de VF3+IF1+IF4 | unu mezuro de IF1 sen B

Ni rimarku ke la kanto pli kaj pli komplekse aranĝas la kombinon de la frazoj kaj tuj antaŭ la kulmina momento ĝi aldonas unusolan mezuron de IF1 sen B por doni la plej plenan sonon de VF3+IF1+IF4 dum kvin mezuroj.

Ĉu la kanto estas bona? Mi ne juĝos tion. Mi ŝatus nur ke mia tre kurta analizo ĉi-supra montru kiel la kanto uzas kelkajn frazojn (kiuj konstruiĝas sur tre simplaj motivoj) por ke la tuto estu kohera kaj rapide rekonebla. Eble ĝuste pro la ripetiĝanta skemo la kanto ne daŭras pli ol tri minutojn. Aliflanke, estas la sama ripetiĝanta skemo kiu permesas facile kombini la diversajn frazojn, kiuj sendube kontribuis al la tuja sukceso de la kanto en la furorlistoj ne nur de Spotify, sed ankaŭ furorlistoj ĉie.

As It Was – Harry Styles (#furorkanto 7 apr 2022)