Ideoj kiel supermotivoj – kompakta formo de la 3-a Piana sonato de Prokofjev

En la pasinta universitata jaro, kadre de miaj studoj, mi preparis mallongan analizon de la 3-a Piana sonato de Sergej Prokofjev. En ĝi mi distingis ses ideojn, t.e. manierojn laŭ kiuj estas konstruitaj ĉiuj motivoj de la verko. Tiu ĉi blogaĵo estas traduko kaj adapto de tiu analizo.

 

Sergej Prokofjev (1891–1953) komencis labori pri la peco kiun ni konas hodiaŭ kiel la 3-a Piana sonato en A-minora op. 28 en 1907, dum siaj studoj en Peterburgo. Pli-malpli en la sama tempo li komponis kvin aliajn fruajn sonatojn, el kiuj du estis poste reviziitaj kaj eldonitaj – la 1-a Sonato op. 1 en 1909 kaj la 4-a Sonato op. 29 en 1917 (Redepenning 2001).

La Sonato en A-minora estis reviziita de Prokofjev kaj eldonita kiel la 3-a Piana sonato op. 28 en la jaro 1917. Simile al la 1-a Sonato, ĝi havas nur unu movimenton, sed ene de ĝi distingeblas kvar stadioj, kiujn mi nomos ĉi tie sekcioj:

  • sekcio A (mezuroj 1–53): Allegro tempestoso – movplena, bazita je okonlonga ŝoviĝo de la malsupra parto (de la maldekstra mano) rilate al la supra parto;
  • sekcio B (mezuroj 54–93): Moderato – relative trankvila, kun lirika melodio;
  • sekcio C (mezuroj 94–153): Allegro tempestoso–Moderato–Più lento–Più animato – tempesta, nestabila; ĝi kondukas al la kulmino de la tuta peco;
  • sekcio D (mezuroj 154–234): Allegro I–Poco più mosso – revenas al la movpleneco de sekcio A; ĝi uzas motivojn kaj temojn kiuj aperis en sekcioj A, B kaj C.

Malgraŭ la diversaj tempoj kaj karakteroj, ĉiuj sekcioj posedas senĉesan pulson de okonoj, kun dekdu aŭ ok okonoj en unu mezuro (takto 12/8 aŭ 4/4). La solaj mezuroj kiuj rompas tiun kontinuecon estas tiuj kiuj finas la sekciojn aŭ ĝiajn erojn (ekzemple mezuroj 53, 93 kaj 153).

Mi rimarkis, ke ĉiuj motivoj en la sonato estas bazitaj sur kelkaj ideoj, aŭ supermotivoj. Mi distingis ses:

  1. kunaj akordoj,
  2. disaj akordoj,
  3. duondisaj akordoj,
  4. malgrandintervala, ofte duta movo:
    1. ascenda,
    2. descenda,
    3. ĉirkaŭira,
  5. melodio kaj lirikeco,
  6. kontrapunkto.

Por bone kompreni la substancon de tiuj ideoj, plej utilas rigardi iujn ekzemplojn de motivoj bazitaj sur ili. Oportune, ĉiuj ses ideoj troviĝas jam en la unuaj ses mezuroj de la verko (ideo 4 aperas kiel 4.1. kaj 4.2., dum la varianto 4.3. aperas poste, en mezuro 15, kiel produkto de du aliaj ideoj, t.e. 2 kaj 4.2.). Krome, mi rimarkigu ke tri el tiuj ideoj (1–3) rilatas al akordoj, kaj la resto (4–6) al melodio, aŭ pli ĝenerale – al la t.n. horizontala dimensio de la verko.

Prokofjev – tria Piana sonato en A-minora; mezuroj 1–6
S. Prokofjev – 3-a Piana sonato en A-minora, m-roj 1–6.

La ideoj aperas jam en la komencaj ses mezuroj. Tamen en la tuta daŭro de la peco ili ne nur aperas unu apud la alia, sed ankaŭ intermiksiĝas. La unua tia okazo estas jam en mezuro 4, kiam kuniĝas ideoj 5. kaj 1.

La ideoj, aŭ supermotivoj, estas la bazo por motivoj, kiuj sekve formas temojn tipajn por ĉiu sekcio. Ekzemple la ĉefa motivo de sekcio A (Ekzemplo 1) venas el disaj akordoj en malsupra registro (ideo 2.), super kiu aperas melodio (ideo 5.). Tiaj fragmentoj ene de sekcio A estas disigitaj per eroj (Ekzemplo 2) kun dutaj paŝoj (4.) en ambaŭ partoj, en kontraŭa movo (6.).

ekz1
Ekzemplo 1. M-ro 28.
ekz2
Ekzemplo 2. M-roj 29–30.

Sekcion B karakterizas pli da lirikeco, do kompreneble la ĉefa temo (Ekzemplo 3) enhavas ĉefe la melodiajn supermotivojn: unue, la melodio mem (5.), akompanata de tri aliaj “voĉoj” (6.), ĉiuj kun precipe malgrandpaŝa movo: la malsupra voĉo en la supra parto ĝenerale ascendas (4.1.), la supra voĉo de la malsupra parto ĉirkaŭiras (4.3.) kaj la malsupra voĉo de la malsupra parto descendas (4.2.).

ekz3
Ekzemplo 3. M-roj 58–59.

En sekcio C, la tempesta, aperas kelkaj temoj, ĉiuj bazitaj same sur la ses ideoj. Aparte menciindas la temo de mezuroj 107–108 (Ekzemplo 4), kiu uzas la melodion unue prezentitan en sekcio B (5.) akompanatan de dutonoj (1.) en du voĉoj (6.), el kiuj la plej malsupra moviĝas ĉirkaŭ la tonalto A1 (4.3.).

ekz4
Ekzemplo 4. M-roj 107–108.

Ni rimarku ke la ideoj povas servi al motivoj en diversaj kuntekstoj. Sur Ekzemploj 5 kaj 6 ni vidas melodion (5.) akompanatan de akordoj (1.), kiuj estas paralele ŝovataj malgrandpaŝe (4.). Malgraŭ tiu simileco la karakteroj de tiuj du fragmentoj estas tre malsamaj – Ekzemplo 5 estas tre trankvila, dum Ekzemplo 6 estas la energia kulmino de la tuta sonato.

ekz5
Ekzemplo 5. M-roj 128–129.
ekz6
Ekzemplo 6. M-ro 148.

Resume, oni povus diri ke la formo de la 3-a Piana sonato en A-minora de Prokofjev estas tre densa, kompakta aŭ eĉ sinteza – la muzikaj ideoj aperas en la ses unuaj mezuroj de la verko kaj poste estas disvolvataj. Krome, en sekcio D okazas denove sintezo, sed sur alia nivelo – la ideoj revenas ne nur en siaj unuaj formoj, sed jam kiel formitaj temoj de sekcioj A, B kaj C. Oni povus do eĉ diri ke temas iusence pri sonata formo – kun anonca sekcio en la unuaj mezuroj, poste ellabora sekcio, kiam la ideoj interagas por krei temojn, kaj fine resuma sekcio, t.e. sekcio D, kiu fermas ĉion, transirante de la tre abstrakta nivelo de ideoj, tra la nivelo de motivoj al la nivelo de temoj.

Nun la leganto povus demandi ĉu mia teorio pri ideoj, aŭ supermotivoj, estas taŭga ie ajn krom en tiu ĉi analizo. Kaj efektive, mi konsentas ke la ideoj kiujn mi distingis ne estas tre precizaj kaj ke probable en la plejmulto de similaj verkoj oni retrovus ilin. Tamen estas specife por tiu sonato ke ne aperas aliaj eblaj motivoj, ekzemple bazitaj sur akordoj, eble similaj al ĥoralo ktp… Krome, estas plej mirige ke la esenco de la tuta verko troviĝas en la kelkaj komencaj mezuroj. Tio donas alian vidpunkton en la ricevo de la peco, do mi trovas tian aliron utila.

Se temas pri la nomo ideo, mi ne tute kontentas pri ĝi. Ĝi estis rezulto de diskuto kun mia profesoro kaj precipe de la fakto ke ni ne volis uzi la terminon motivo. La vorto ideo (pole idea) ŝajnis do multe pli bona, des pli ke la pola diferencigas ĝin de la vorto pomysł, kiu povas signifi interalie iun kompon(ist)an ideon por iu verko (ekzemple iun inspiron por opero, ĉefmotivon por preludo aŭ formon por kanto). En Esperanto mi tuj pensis pri supermotivo, do io abstrakta el kio fluas konkretaj motivoj. Tiu solvo ŝajnas oportuna ĉar same kiel motivoj, la supermotivoj menciitaj en ĉi tiu teksto ne tuŝas nur unu muzikan elementon – ekzemple la disaj akordoj estas parto de ambaŭ harmonio kaj melodio. Tradicie ni asocias superon kun io pli abstrakta, tial supermotivoj. Tamen tradicie en la muzika analizo oni diras ke motivo estas la plej baza elemento de la formo, dum frazo, temo, eventuale periodo estas pli supraj. Do, eble protomotivoj? Pramotivoj? Mi ne havas respondon al tiu problemo. La teksto restu malfermita.

Ekzemploj 1–6 venas el la eldono de Muzgiz, Moskvo 1955, pere de IMSLP.

Ideoj kiel supermotivoj – kompakta formo de la 3-a Piana sonato de Prokofjev