Terminaro

Kvankam muziko servas kiel la universala lingvo, komprenebla de ĉiuj, ĝia priskribo ne estas tiom simpla. La terminologio tre varias de lingvo al alia, kaj la uzo de la muzika terminologio en Esperanto ne estas tre stabila. Tiu ĉi paĝo celas kolekti terminojn uzatajn en tiu ĉi blogo kaj difini ilin. La ligiloj celas montri la uzon de la koncerna termino en la blognotoj.

En la blogo troviĝas ankaŭ kelkaj artikoloj traktantaj terminologiajn temojn – vidu ilin en la kategorio Terminologio. Pli detale traktitaj terminoj enhavas ligilojn al koncernaj blognotoj.

En multaj kazoj mi decidis citi ĉi tie difinojn el Plena Ilustrita Vortaro. Nur kiam ili estas eraraj, precizigendaj aŭ maltro ampleksaj, mi decidas mem (re)difini la terminon.


agordo
1. PIV: Ĝusta rilato estigita inter la diversaj sonoj de unu aŭ pluraj instrumentoj: la agordo de via tria kordo estas malĝusta.
2. ago ĝustigi la agordon (1)
akordo
PIV: Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca: akordo trinota; oni distingas diatonan k kromatan akordojn; akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko: tonika, supertonika, medianta akordoj ktp; se l’ harpo estas eĉ rompita, l’ akordo ankoraŭ do plorasG; glorkanto, kiu leviĝis per dankaj akordoj; ĵus falsakorde sonas siblo de serpento.
alemando
baroka danco kaj muzika formo, karakterizita de modera tempo kaj kvarpulsa takto
analizo, muzika analizo
1. diseriga esploro pri la strukturo de muzika verko kaj pri ĝiaj kompona kaj arta valoroj
2. rezulto de tia esploro
anonca sekcio
la unua sekcio de sonata formo, prezentanta la temojn en ties plej baza formo
aranĝi
1. Uzi certan melodion kaj/aŭ tekston kiel bazon de nova komponaĵo: aranĝi ĥoralon, aranĝi meson, aranĝi la temon Dies Irae.
2. PIV: Alporti al muzika aŭ teatra peco la necesajn ŝanĝojn, por ke ĝi adaptiĝu al nova akompano, prezentado ks.
arĉkvinteto; arĉa kvinteto
1. ensemblo de kvin arĉaj kordinstrumentoj; plej ofte du violonoj, du aldviolonoj kaj violonĉelo aŭ du violonoj, aldviolono, violonĉelo kaj kontrabaso
2. la plej nombra parto de la simfonia orkestro, kiu konsistas el violonoj (la unuaj kaj la duaj), aldviolonoj, violonĉelo kaj kontrabaso
3. verko por arĉkvinteto (1)
bekvadrato
= naturigilo
bemolo
PIV: Kromsigno (♭), duondute malaltiganta la tonon: B bemola.
ciklo
muzika verko havanta pli ol unu movimenton
ciferita baso
basa parto kiu aperas en multaj barokaj verkoj, uzanta ciferan notacion de akordoj, plej ofte realigata de klaviceno aŭ orgeno kaj violonĉelo
ĉeklefa
(pp kromsigno) Aperanta komence de liniaro, ĉe klefo, valida ĝis la fino de la liniaro. Vd. okaza.
dieso
PIV: Kromsigno (♯), duondute altiganta la tonon: A diesa.
dubemolo
PIV: Kromsigno malaltiganta la tonon je unu plenduto: en tempera gamo B dubemola sonas kiel A natura.
dudieso
PIV: Kromsigno (♯♯ aŭ x), altiganta la tonon je plenduto: en tempera gamo A dudiesa sonas kiel B natura.
duono
Duona noto, duoble malpli longa ol la plena noto.
egalŝtupa agordo
agordo en kiu ĉiuj duondutoj estas egalaj unu al la alia
ellabora sekcio
la dua sekcio de sonata formo, prezentanta la temo(j)n de la anonca sekcio, libera kaj ofte prezentanta novan materialon
ĝigo
baroka danco kaj muzika formo, karakterizita de vigla tempo kaj takto 12/8 aŭ 6/8; depende de la varianto, ĝi povis pli simili al alemando aŭ uzi plurajn plifoniajn teknikojn
klefo
PIV: Signo lokata ĉe la komenco de la notliniaro por difini la nomon k la altecon de ĉiu noto.
kleo
= klefo
kontrapunkto
PIV: Teorio de la muzika komponado, donanta regulojn por harmonia kunmetado de voĉoj en melodio, tonoj kontraŭ tonoj.
korento
franca baroka danco kaj muzika formo, kun modere rapida tempo kaj tripulsa takto (plej ofte 3/2 aŭ 6/4)
kromata signo
Signo por montri kromatan plialtigon aŭ malpli altigon. Vd. dieso, bemolo, naturigilo, dudieso, dubemolo.
kromlinio
Linio aperanta nur por unu noto, kiu normale ne povus esti skribita sur la uzita liniaro.
kromsigno
= kromata signo
kvinlinio
Tia liniaro, kiu havas kvin liniojn.
liniaro
PIV: Aro de kvin horizontalaj linioj, sur k ĉirkaŭ kiuj estas lokitaj la diversaj notoj.
mezuro
PIV: Ĉiu el la egalaj daŭropartoj, en kiuj estas dividita muzikpeco, k kiu iras de unu ĉefpulso aŭ de unu mezurostreko ĝis la proksima: dupulsa, tripulsa mezuro.
motivo
PIV: Temero, el kiu konstruiĝas temo pli granda, aŭ kiu havas apartan signifon en si (ekz. karakterizaĵo de heroo, en opero ks).
movimento
PIV: Tiu divido de longa verko, kiu prezentas en si parton kompletan.
muzika analizo
→ analizo
muzikalfilmo
filmo dum kies tuto aŭ signifa parto la roluloj kantas aŭ kantdeklamas, analogie al la strukturo de muzikalo; muzikalfilmo estas ofte filma adapto de teatra muzikalo
muzikalo
PIV: Speco de teatraĵo, uzanta muzikon k modernan koregrafion.
natura
PIV: (pp noto) Ne modifita de dieso aŭ bemolo.
naturigilo
PIV: Signo (♮), kiu forigas antaŭan efikon de dieso aŭ bemolo.
noto
PIV: Signo, lokita sur muzika liniaro, por montri la altecon k daŭron de la tono: plena noto.
okaza
(pp kromsigno) Aperanta ĉe unuopa noto, valida ĝis la fino de la mezuro. Vd. ĉeklefa.
oktavo
Parto de la spektro de tonaltoj ekde C ĝis (sed sen) la sekva, pli alta C. Vd. la koncernan artikolon. Komparu kun okto.
okto
PIV: Intervalo inter ok tonoj en diatona gamo (frekvencproporcio: 2).
orkestrigo
adapto, t.e. aranĝo de muzika peco por orkestro (simfonia, arĉa, blova, ligna, latuna…)
parto
1. PIV: Tiu peco el komponaĵo, destinita al unu speciala voĉo aŭ instrumento.
2. [evi] = movimento
piĉo
= tonalto
plena noto
La plej longa unuo, konsistas el du duonoj, aŭ kvar kvaronoj, aŭ ok okonoj ktp.
preludo
PIV:
1. Antaŭludo al muzika verko.
2. Muzikaĵo, kiu antaŭas fugon, operon k.a..
3. Memstara komponaĵo, kun tre libera formo: preludoj de Ŝopeno.
prilabori
[evi] = aranĝi
pulso
PIV: Ero de mezuro.
resuma sekcio
la tria sekcio de sonata formo, reprezentanta la temojn de la anonca sekcio, laŭprincipe en la tonika tonalo
sarabando
hispana baroka danco kaj muzika formo, karakterizita de malrapida tempo kaj tripulsa takto, kun akcentita dua pulso
sekcio
laŭstrukture aparta fragmento de muzika formo, ekz-e sonata formo
sonata formo
formo kiu baziĝas sur tonala kaj karaktera kontrastoj inter du (aŭ tri) temoj, prezentitaj kaj prilaboritaj plej ofte en tri sekcioj: anonca, ellabora kaj resuma
sonato
muzikgenro por unu aŭ kelkaj instrumentoj; laŭ klasikisma difino ciklo en kiu almenaŭ unu movimento estas sonata formo
subjekto
= temo
suito
1. en baroko: instrumenta ciklo de samtonalaj movimentoj, plejparte dancoj; la baza skemo de suito konsistis el alemando, korento, sarabando kaj ĝigo;
2. PIV: Aro da instrumentaj pecoj, principe samtonikaj.
takto
PIV: Nombro k valoro de pulsoj en mezuro: observi, bati la takton; takto de valso, de menueto.
taktosigno
La signo indikanta tipon de takto, metata komence de la muzikpeco kaj ĉe ĉiu taktoŝanĝo.
temo
PIV: Melodia aŭ ritma unuo, kiu estas la bazo de komponaĵo k estas ordinare ripetata kun variaĵoj.
tempo
La eco de la muzikpeco, kiu indikas kiom daŭras la pulso: tempo allegro, tempo ♩ = 120.
tonalto
Alto, t.e. la baza frekvenco de la tono: la alto de la tono A4 estas 440 Hz.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *