Prie

Pri la blogo

Oni ne devas esti biologo por raviĝi pri la naturo. Oni ne devas esti lingvisto por aprezi lingvan valoron de poemo. Same, oni ne devas esti profesia muzikisto por provi analizi muzikajn verkojn kaj senti la emociojn kiujn ili elvokas. Ĉi tiu blogo celas kiel eble plej facile trakti la plej valorajn karakterizaĵojn de specifaj muzikaj formoj kaj ĝenroj, por ke eĉ neprofesiuloj povu ĝui konscian aŭskultadon de la plej prominentaj verkoj el la historio de muziko. Ĉar arto ja temas pri ĝuo, ĉu ne?

Plie, ĉi tiu blogo estu loko por diskuti pri muziko kaj pri la muzika terminologio en Esperanto. Tio signifas, ke la solvoj prezentataj ĉi tie ne estas lá ĝustaj. Kompreneble, mi ĉiam penas esplori la ĝisnunajn tendencojn kaj proponojn, kompari inter diversaj aŭtoroj kaj lingvoj, sed kio plej gravas pri terminologio, estas ke ĝiaj uzantoj konsentu pri ĝi.

Krome, en ĉi tiu blogo povas aperi diversaj muzik-rilataj tekstoj kiujn mi verkas.

Pri la aŭtoro

Mi nomiĝas Tobiasz Kubisiowski, mi naskiĝis en 1998 en Krakovo, Pollando, kaj komencis lerni Esperanton en 2011. Nun mi loĝas en Varsovio, kie mi studas aplikatan lingvistikon ĉe Universitato de Varsovio. Mi estas bakalaŭro pri teorio de muziko (Muzika Universitato Fryderyk Chopin en Varsovio) kaj aplikata lingvistiko (Universitato de Varsovio). Pliajn informojn vi trovos ĉe mia retpaĝo: tkubisiowski.eu.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *