Redakciaj notoj

Ĉi tiu blogo estas laboro de unu persono (almenaŭ ĝis nun). Tamen eĉ unu persono povas havi dubojn kaj heziti inter pluraj ebloj, precipe se temas pri aferoj lingvaj aŭ eĉ redakciaj. Pro la manko de ĝenerale akceptata referencverko por muzika terminologio en Esperanto kaj vasta plureco de formoj en la Esperanta Vikipedio, mi foje devis fari elekton inter kelkaj ebloj. Ĉi tiu paĝo estas provo listigi tiujn elektojn, pli aŭ malpli bone motivitajn.

La listo ne estas kompleta. Krome, mi daŭre serĉas utilan vojon por grupigi la erojn. Ĝis kiam mi elpensos ion bonan, mi plej rekomendas uzi la serĉfunkcion en via retumilo (Ctrl+F, Cmd+F ks.).

Titoloj

  • Por skribi titolojn de muzikaj verkoj kaj aliaj artaĵoj mi ne uzas citilon. Anstataŭe mi uzas kursivon. Mi skribas kursive nur unikajn titolojn, do tiujn, kiuj ne konsistas el numero, specnomo (ekz-e simfonio, konĉerto ktp) kaj tonalo.
  • La ordo de la eroj ene de la titolo estas la jena:
    [numero (se orda numeralo)] [adjektivo] [celinstrumento (se en A-formo)] [specnomo] [celinstrumento (se por + O-formo)] [numero (se n-ro + nombro)] [en + tonalo] [opus-numero: op. + nombro] [unika titolo (en kursivo)]
    Se aperas unika titolo, tiam la celinstrumento (por + O-formo) aperas en la fino de la tuta titolo.
  • La unua litero (krom ene de la numero) estas majusklita. Krome, majuskloj povas aperi nur en la unika titolo.
  • La unika titolo estu ĝenerale tradukita.

Ekzamploj: 5-a Simfonio en C-minora, 1-a Simfonio en C-minora Sonoriloj de Zlonice, 2-a Piana konĉerto en F-minora, Simfonio n-ro 104 en D-maĵora, Simfonio n-ro 45 en F-diesa-minora Adiaŭa, 10-a Simfonio por orkestro, 4-a Konĉerta simfonio op. 60, 3-a Simfonio Kanto pri la nokto por tenoro, miksita ĥoro kaj granda simfonia orkestro.

Tonaloj

En la klasika tonala harmonio ofte necesas nomi tonalon en la kategorio de maĵora/minora. Por tio mi uzas strekojn. Ekzemple: D-minora, E-maĵora, F-diesa-minora, G-bemola-maĵora, A-dubemola-maĵora. La vortojn maĵora kaj minora eblas mallongigi ĝis ma kaj mi respektive. Tio donas: D-mi, E-ma, F-di-mi, G-be-ma, A-dube-ma.

Tonaltoj (piĉoj)

Por la kialoj menciitaj en la unua blognoto mi uzas ĉi tie la literajn nomojn de la tonaltoj: A, B, C, D, E, F, G. Kromatika plialtigo realiĝas per dieso (aŭ dudieso), la malo per bemolo (aŭ dubemolo). La finan tonalton mi skribas kun streko, ekz-e D-diesa (mallonge D-di), D-bemola (mallonge D-be) – kontraste al D-natura (aŭ simple: D).